1
Kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono, ŝi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromaĵojn, multe da oro, kaj multekostajn ŝtonojn. Kaj ŝi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri ĉio, kion ŝi havis sur sia koro.
8
Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel reĝon antaŭ la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por ĉiam, Li faris vin reĝo super ili, por ke vi zorgu pri juĝo kaj justeco.
24
Kaj ili alportadis ĉiu sian donacon: vazojn arĝentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromaĵojn, ĉevalojn, kaj mulojn, ĉiujare.
29
La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetaĵoj de Aĥija, la Ŝiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat.